3
9hr
1

Via opinio pri krionika konservado? 1 el 4 kuracistoj en Usono konsideras ĝin iom aŭ tre probabla por estonta revivigo de homo

Nova studo montris, ke signifa parto de kuracistoj en Usono fidas je krioniko, estas komforta kiam ties paciento elektas ĝin, kaj eĉ subtenas laŭleĝecon de proceduroj, kiuj povas plibonigi ties kvaliton. La plena studo, dume antaŭ samnivela revizio kaj publikigo, estas senpage disponebla ĉe 👇 https://www.medrxiv.org/content/10.64898/2025.12.03.25341583v1.full

Kio estas via opinio pri krioniko? Se mono ne estis problemo, ĉu vi lasus vitrigi ("frostigi") vin por ebla estonta revivigo?

ELIVI Esperanta Long-Iga Viv-I - 8hr

Alternativo estas tombo aŭ kremacio 😐

Nuntempe, (revivigo post) krioniko estas necerta, sed la baza scienca klarigo sonas bone, kaj la ŝanco estas multe pli bone ol ĉe la alternativo.

1